Epizodo 243

Lou — Panjo! Kio okazas? Mi komencis paroli strange…

Mi — Ĉio estas bona, kara. Ni parolas Esperanton, simple.

Lou — Ho ne! Ankoraŭ ne!

Mi — Ĉi tiu estas la tradicia epizodo de la 15a de decembro, por marki la tagon de Zamenhof.

Lou — Kiu estas Zamenhof? Unu el viaj malnovaj, mortaj, anarkiismaj dudoj?

Moi — Ne. Ludwik Zamenhof estas la kreinto de la internacia lingvo. Hodiaŭ estas la cent kvindek-naŭa datreveno de lia naskiĝo.

Lou — Meh.

Moi — La Esperanto estas konstruita lingvo kies celo estas de servi kiel ponto inter kulturoj. Depende de la taksoj, ekzistas inter unu miliono kaj dek milionoj da esperantistoj en la tuta mondo.

Lou — Mi scias. Vi jam diris al mi.

Moi — Esperanto estas desegnita por esti facile lerni. Ĝia gramatiko estas tre simpla kaj sen la esceptoj trovitaj en la ĉiuj naturaj lingvoj.

Lou — Meh.

Moi — Vi povus lerni Esperanton, kara. Ĉu vi konas Duolingo? Instalu la aplikaĵon en via telefono, vi vidos, estas tre amuza.

Lou — Panjo … Lerni aferojn ne estas amuza.

Moi — Jes, ĝi estas.

Lou — Vi ne estis en la lernejo dum longa tempo, panjo. Estas evidenta.

Moi — Mi tre ŝatis lernejon ĉe via aĝo. Mi volonte revenus tien, se mi povus.

Lou — Meh.

Moi — Bone. Mi nun preparu vespermanĝon …

Lou — Kiel ni diras “Ĉu ni povas havi picon por vespermanĝi?” en Esperanto?

Moi — Ĝi diras: “Neniu sorto, ni manĝas fritita tofuo kun legomoj.”

Lou — (Grumblas.) Esperanto estas enuiga.

Voir la traduction de cet épisode en français.

< Antaŭa epizodoSekva epizodo >

 

2 réflexions sur “Epizodo 243

Laisser un commentaire

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur la façon dont les données de vos commentaires sont traitées.