Li — Saluton knaboj!
Samuel kaj Félix — Paĉjo!
Mi — Saluton, kara.
Li — Mia amo ! (Li kisas min.) Ĉu ĉio iris bone?
Mi — Jes. Ili estis anĝeloj, kiel ĉiam.
Li — Estas stranga… Mi ne parolas mian kutiman lingvon…
Mi — Efektive. Ni diskutas en Esperanto.
Li — Mi ne konas ĉi tiun lingvon, tamen.
Mi — Ĝi estas MIRAKLO de FESTIVUS!
Li — Ha ha ha! Kaj kial ni subite parolas en Esperanto?
Mi — Ĉar ni estas la dekkvina de decembro kaj ĝi estas Zamenhofa tago.
Li — Zamenhofa?
Mi — Jes! Hodiaŭ estas la cent kvindek-oka datreveno de la naskiĝo de Ludwik Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo.
Li — Ah. Kial tio estas grava?
Mi — Honeste, mi ne scias, ĉu ĝi estas grava.… sed ĉiujare mi prenas la ŝancon por promocii Esperanton, ĉi tiu konstruita lingvo, kiu portas tantas internaciistaj kaj pacismaj idealoj.
Li — Mi ne sciis, ke vi estas tia idealisto.
Mi — Ne vere. Mi ŝatas Esperanton per antipatriotismo, ĉar ĝi estas sen stato lingvo.
Li — Ĉi tio estas tre valida kialo.
Mi — Pro tio ke mi jam estas en milito kontraŭ Kristnasko kun Festivus, kial ne ankaŭ batali contra la francon per paroli Esperanton. De ĉi tiu maniero, Mathieu Bock-Côté havos duoble multajn kialojn al havas stomakaj ulceroj.
Li — Kara, vi vere havas la donacon de konstante rememorigi min, kial mi amas vin.
Mi — Estas mia plezuro, mia amo.