Ousmane — Alia epizodo en Esperanto? Ĉu vere?
Moi — Ĝi nun estas tradicio.
Ousmane — Kial hodiaŭ? Kial nun?
Moi — Ĝi estas la dekkvina de decembro kaj ĝi estas Zamenhof-Tago.
Ousmane — Mojosa. Ĉu vi povas memorigi min, kiu li estas?
Moi — Li estas la kreinto de la internacia lingvo. Ĝi estas lia cent sesdeka naskiĝtago.
Ousmane — Ĝi estas bonega.
Moi — Jes.
(Longa silento.)
Ousmane — Ĉu vi ankoraŭ lernas Esperanton?
Moi — Jes… Mi lernas ĝin jam de kvin jaroj.
Ousmane — Kvin jaroj? Supozeble ĝi estas facila lingvo por lerni, ĉu ne?
Moi — Ne por mi, evidente. Mi estas bona kun mia lango – ne kun lingvoj.
Ousmane — Ha ha ha. Vi devas lerni la hispanan lingvon. Ĝi pli utilus.
Moi — Meh. Mi ŝatas senutilajn aferojn. Ĝi estas la salo de vivo.
Ousmane — Ĝi estas ironia, ĉar Esperanto estis koncipita kiel strikte utila lingvo.
Moi — Mi scias. Ne estas sufiĉe multaj Esperantistoj. Ĝi donas la impreson paroli en vakuo.
Ousmane — Kial?
Moi — Eble ĉar malmultaj homoj estas kiel mi kaj havas kvin jarojn por perdi lerni senutilan lingvon.
Ousmane — Ĝi estas malvirta rondo.
Moi — Eble. Sed ĝi estas malvirta rondo plena de beleco.
Ousmane — De beleco?
Moi — Jes. La beleco de senutilaj aferoj. Kiel origami. Kiel la krucvortoj. Kiel literaturo. Kiel amo. Mi dediĉas min al la superflua.
Ousmane — Vi estas nekorektebla romantikulo, mia karulino.
Moi — Do kion vi atendas por kisi min?